Skip to content

Booksellers & Trade Customers: Sign up for online bulk buying at trade.atlanticbooks.com for wholesale discounts

Booksellers: Create Account on our B2B Portal for wholesale discounts

Vintro en Muminvalo

by Tove Jansson , Sten Johansson
Save 1% Save 1%
Current price ₹1,288.00
Original price ₹1,300.00
Original price ₹1,300.00
Original price ₹1,300.00
(-1%)
₹1,288.00
Current price ₹1,288.00

Imported Edition - Ships in 18-21 Days

Free Shipping in India on orders above Rs. 500

Request Bulk Quantity Quote
+91
Book cover type: Paperback
  • ISBN13: 9780902756762
  • Binding: Paperback
  • Subject: N/A
  • Publisher: Esperanto-Asocio de Britio
  • Publisher Imprint: Esperanto-Asocio de Britio
  • Publication Date:
  • Pages: 132
  • Original Price: GBP 10.0
  • Language: Esperanto
  • Edition: N/A
  • Item Weight: 159 grams
  • BISAC Subject(s): General

Unu tagon en januaro Mumintrolo vekiĝas el sia vintrodormo kaj ne povas reendormiĝi. Unuafoje li spertas la vintron kun neĝo kaj malvarmo. Li estas tre soleca, ĉar ĉiuj familianoj plu dormas, kaj komence la vintro timigas lin. Sed poste vekiĝas ankaŭ lia malnova amikino Eta Mim, kiu neniam timas, kaj iom post iom li renkontas novajn estaĵojn. Aperas Tu-tiki kaj ŝiaj

nevideblaj sorikoj, la bruema Hemulo, la hundeto Jelp, kiu revas pri la sovaĝaj lupoj, kaj multaj aliaj. Do, lia Muminvalo baldaŭ plenas de nekonataj gastoj, kun kiuj li spertas aventurojn, kaj finfine li rimarkas ke eblas ŝati ankaŭ la vintron. Ĉar, kiel diras lia nova konato Tu-tiki: Ĉio estas tre malcerta, kaj ĝuste tio trankviligas min.

Jansson, Tove: - Tove Jansson (1914-2001) estis svedlingva artistino kaj verkistino el Finnlando. Ŝiaj infanlibroj pri Mumintrolo kaj aliaj estaĵoj en Muminvalo fariĝis tutmonde konataj, sed ŝi verkis ankaŭ romanojn kaj novelojn por plenkreskuloj.Tove kreskis en artista familio en Helsinko. Ŝia patro estis skulptisto, ŝia patrino desegnisto.Tove jam infanaĝe kaj junaĝe talente desegnis, sed ankaŭ verkis rakontojn. En ŝiaj desegnoj baldaŭ aperis kelkaj fantaziaj estaĵoj. Unu el ili, Mumintrolo, fariĝis ŝia kvazaŭa identigilo. Dum la milita tempo de 1939 ĝis 1945 ŝi komencis verki rakontojn pri la aparta mondo de Muminvalo kaj loĝigis en ĝi kelkajn figurojn ĉirkaŭ la centra rolo de Mumintrolo. La ilustraĵojn de la rakontoj ŝi kompreneble mem desegnis. En 1946 aperis Kometo en Muminvalo, kiu estas tre sendependa verko, aventuro kiu baldaŭ iĝis fama kaj klasika infanlibro de tiu speco, kiu ravas ankaŭ plenkreskulojn. Sekvis aliaj verkoj, kaj baldaŭ ili ĉiuj aperis en alilingvaj tradukoj. La libroj pri Mumintrolo estas legataj kaj ŝatataj de infanoj kaj plenkreskuloj en multaj landoj.Sume aperis pri Muminvalo ok longaj romanecaj rakontoj, unu kolekto de mallongaj rakontoj kaj kelkaj bildlibroj kun versoj por etaj infanoj. Krome Tove Jansson kreis bildstrian rakonton pri Mumintrolo. Surbaze de la Mumin-rakontoj ŝi kreis ankaŭ teatraĵojn.

Johansson, Sten: - Sten Johansson, emerita oficisto. Naskiĝis en Kalmar, Svedujo en 1950. Li lernis Esperanton en 1966, komencis traduki literaturon el la sveda al esperanto en 1982, kaj komencis verki originale en 1986. Li verkas ĉefe novelojn, krimromanetojn, facil-legaĵojn kaj romanojn. Liaj noveloj, eseoj kaj recenzoj aperis en la revuoj Fonto, Literatura Foiro, Monato, La Ondo de Esperanto, La Kancerkliniko, La Espero, Kvinpinto, Libera Foiro, Beletra Almanako. Ofte premiita en la Belartaj Konkursoj. Sten kreis la retejon Originala Literaturo Esperanta, trovebla ĉe literaturo.esperanto.net.

Trusted for over 49 years

Family Owned Company

Secure Payment

All Major Credit Cards/Debit Cards/UPI & More Accepted

New & Authentic Products

India's Largest Distributor

Need Support?

Whatsapp Us